Vorto: konservi
-
(transitiva) Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io.
sukcesis konservi de putriĝo la kadavron
nepovantaj konservi sian animon viva
donos ŝafon , por konservi
eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj
jen li estas transdonata en vian manon, nur lian vivon konservu
konservu honestecon
Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro
penante konservi la unuecon
konservu vin ĉasta
la malgranda knabino prenis de sia brusto sambukan floraĵon kaj donis al li por konservi
konservu min en viaj pensoj
estas rimarkinde, kiel bone vi povoscias konservi ĉiujn viajn dentojn
oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko
konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco!
konservi la ekvilibron
konservi la pacon
promesu konservi la sekreton
parko bela kaj zorge konservata, sed sen promenantoj
konservi en la arĥivo
malproksima antikveco , pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton
konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fiŝoj
Rimarko: Konservi estas ŝirmi kontraŭ la naturaj detrufortoj (morto, ruino, forgeso); gardi estas ŝirmi kontraŭ ĉiuspecaj danĝeroj. Krome oni konservas ion, oni gardas ion aŭ iun.
-
(transitiva) Ne perdi; daŭrigi posedi; havi ankoraŭ.
konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo
neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron
kiu kaptas tro vaste, malmulte konservas
lia patro konservis en la memoro la aferon
konservanta la fidelecon
mi konservos al li mian favoron
ĉu vi konservos la koleron por ĉiam?
konservu klarecon de la kapo kaj prudenton
li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj
la ĝardeno konservis sian tutan belegecon
ni konservu niajn ŝercojn por ni solaj
ĉiu el ni konservos sian havon
tiuj junaj arbetoj konservis siajn branĉojn
ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo
ĝi estas malbela historio, mi ne volas konservi ĝin por mi, kurigu ĝin pluen
finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon
-
(transitiva) En dialogo kun aplikprogramo, skribi ŝanĝitan datumaron en ĝian dosieron.
necesas unue konservi tiun tekston kiel dosieron, kaj poste importi ĝin
se oni ne uzas la diskon, oni devas trovi alian manieron konservi sian laboron
oni konsilas konservi la dokumenton en la dosieroformo TIFF
-
gardi
En aliaj lingvoj
- La angla: conserve
- La ĉeĥa: zachovat, chránit, konzervovat, uchovat, udržet, udržovat, zachovávat
- La franca: conserver, garder, préserver
- La germana: bewahren, erhalten
- La hungara: megőriz, megóv, konzervál
- La nederlanda: bewaren
- La pola: chować, dochować, dotrzymać, konserwować, przechowywać, zapisywać
- La portugala: conservar, guardar, manter, entreter, armazenar
- La rumana: conserva, păstra
- La rusa: сохранить, сохранять, хранить
- La slovaka: konzervovať, udržať, uschovať, zachovať
- La germana: behalten, aufheben, aufbewahren
- La hungara: megőriz, megtart
- La portugala: conservar, guardar, manter, entreter, armazenar
- La angla: save (a file)
- La franca: sauver (informatique)
- La hungara: elment
- La portugala: salvar
- La rusa: сохранить (изменения в файле), запомнить (изменения в файле), записать (в файл)