Vorto: konscienco
-
Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo.
pli bona pura konscienco ol malpura potenco
la konscienco lin ne turmentas
lia kulpo peze kuŝis sur lia konscienco
kovri la buŝon de sia konscienco
agi kun pura konscienco
konscienco trankvila estas bona dormilo
konsciencriproĉo
konsciencdubo
En aliaj lingvoj
- La angla: conscience, moral sense, inner voice
- La belorusa: сумленьне, добрасумленнасьць
- La ĉeĥa: svědomí
- La franca: conscience (morale)
- La germana: Gewissen
- La hispana: conciencia
- La kataluna: consciència
- La nederlanda: geweten
- La persa: وجدان
- La pola: sumienie
- La portugala: consciência, foro íntimo
- La rumana: conștiința
- La rusa: совесть, добросовестность
- La slovaka: svedomie