Vorto: konkurso

  1. Antaŭaranĝita konkuro, laŭ difinitaj reguloj, kun apartaj juĝantaro kaj premioj.

    • a. Aranĝita konkuro inter individuoj aŭ teamoj, eventuale en pluraj sinsekvaj maĉoj, por distingo de unua, dua kaj ceteraj rangoj.

      • konkurso inter lernantoj

      • kurkonkurso

      • remkonkurso

    • b. Ekzameno en kiu sukcesos nur la plej bonaj kandidatoj en limigita, antaŭdifinita nombro

      • estigi, malfermi konkurson por tri vakantaj postenoj

      • konkursa ekzameno

En aliaj lingvoj

    • La angla: competition, contest, match
    • La belorusa: конкурс
    • La bulgara: конкурс
    • La ĉeĥa: konkurs, soutěž, závod
    • La franca: concours
    • La germana: Wettbewerb, Wettkampf, Wettstreit, Wettlauf
    • La kataluna: concurs
    • La nederlanda: wedstrijd, prijskamp, wedkamp
    • La pola: konkurs
    • La portugala: concurso, certame, gincana
    • La rumana: concurs
    • La rusa: конкурс, состязание
    • La slovaka: súbeh, súťaž
        • a. La hispana: concurso
        • b. La hispana: oposición (examen)