Vorto: konjunkcio

  1. Senfleksia vorto uzata por kunigi du vortojn, du propoziciojn aŭ du frazojn, ekzemple.

    • anstataŭ, aŭ, ĉar, ĉu, do, ja, kaj, ke, krom, kvankam, kvazaŭ, minus, nek, nu, ol, plus, por, se, sed, tamen

    • Rimarko: Kelkaj konjunkcioj devenas de la samnomaj prepozicioj: anstataŭ, krom, por.

  2. Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se ambaŭ estas veraj; rezulto de tiu operacio.

    • la konjunkcion de P kaj Q oni foje signas per P∧Q

    • Rimarko: Pli esperanteca, tradicia kaj nemalkohera termino estas kajo. La uzo de la vorto konjunkcio por nomi nur unu ligilon sekvas mistradicion latinidan, kaj estas logike difekta en lingvoj, kiuj per la sama nomo signas la pli ĝeneralan koncepton gramatikan (kaj Esperanto estas tia lingvo, ĉar la gramatika senco de la vorto konjunkcio estas por ĝi fundamenta ‐ dum la uzo por nomi logikan operacion, tute freŝdata: PIV1 ĝin ne konas). Ekz-e «kaj», «aŭ», «se» estas konjunkcioj ‐ sed ial (kial?!) nur «kaj» estas konjunkcio. Kiel pruvis diskuto en soc.culture.esperanto, iuj latinidlingvaj esperantistoj efektive konfuzas la sencon fundamentan kun la speciala senco matematika.

En aliaj lingvoj

    • La angla: conjunction
    • La belorusa: злучнік
    • La ĉeĥa: konjukce, spojka
    • La franca: conjonction
    • La germana: Konjunktion, Bindewort
    • La hispana: conjunción
    • La nederlanda: voegwoord
    • La pola: spójnik
    • La portugala: conjunção
    • La rusa: союз
    • La slovaka: konjunkcia
    • La angla: conjunction
    • La belorusa: каньюнкцыя
    • La franca: conjonction (produit logique), produit logique
    • La germana: Konjunktion, logisches Produkt
    • La pola: koniunkcja, iloczyn logiczny
    • La rusa: конъюнкция, операция И, логическое умножение