Vorto: konjugacio

  1. Sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago.

    • la malregula konjugacio en ĉiuj lingvoj ne devigas nin enkonduki malregulan konjugacion en nia lingvo

    • en la naturaj konjugacioj vi havas por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, kaj apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro

  2. Ago konjugacii verbon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: conjugation
    • La belorusa: спражэньне
    • La franca: conjugaison
    • La germana: Konjugation, Beugung, Biegung [arkaika]
    • La hungara: igeragozás, konjugáció
    • La kataluna: conjugació
    • La nederlanda: vervoeging
    • La pola: koniugacja
    • La portugala: conjugação
    • La rumana: conjugare
    • La rusa: спряжение
    • La taja: การผันกริยา
    • La angla: conjugation