Vorto: koni
-
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj.
la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn
la artikolo «la» estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj
la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia
ĝi estis la konata amata voĉo
Rimarko: Principe, oni konas individuon, kaj oni scias priajn informojn: Mi konas Petron. Mi scias, ke li estas edziĝinta. Malfacilaĵo povas estiĝi se la objekto de kono aŭ scio estas mem traktebla kiel informo: ekz-e poezian verkon oni povas kaj koni, kaj scii. En tiaj okazoj «scii» implicas komprenon kaj (aŭ) kapablon uzi (scipovi); «koni» indikas kapablon apartigi kaj (aŭ) nomi; do, scio koncernas esencon, dum kono koncernas ekziston kaj individuecon. Krome, oni konas ion per sia persona sperto, kaj oni scias per informo, sciencaj aŭ intuiciaj konkludoj, studoj kaj tiel plu: mi bone konas ĉi tiun vojon (ĉar mi multfoje iris tie), sed mi bone scias ĉi tiun vojon (ĉar mi diligente studis la mapon). La celo de la scienco estas akiri sciojn, dum la konoj estas la materialo de la vivosperto.
-
(transitiva) Havi, el propra sperto, scion pri ies valoro, merito, karaktero; socie aŭ intime interrilati kun iu.
ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
oni lin konas kiel blankan lupon
bone konu viajn ŝafojn
mi konas lin proksime , intime
ekkoni virinon
mi konis lin lakeo, antaŭ ol li fariĝis financisto
mi ne volas plu koni vin
-
Havi pli-malpli kompletan kaj klaran ideon pri io aŭ iu.
koni la staton de io
mi konas miajn homojn
la literatura lingvo estas al vi videble konata
mi ne konas lian nomon, tiun fakton
la kompaso ne estis konata de antikvuloj
en la vilaĝo neniu konas Esperanton
mi konas mian nesciadon
mi konas al li neniun malvirton
koni ĵus aperintan libron, la homan koron, la mondon
deziro leĝojn ne konas
-
Esti akirinta per sperto ideon pri io; esti spertinta ion.
koni urbon, metion
kiu panon donas, malsaton ne konas
koni la amon, la ĵaluzon, la ekzilon
li ne konas la laciĝon
se edzino ordonas, domo ordon ne konas
ŝlosilo uzata ruston ne konas
tiu industrio ne konas konkurencon kaj senlaborecon
-
Havi sciencan kaj detalan ideon pri io.
koni la matematikon, historion , la klasikajn aŭtorojn
Rimarko: Ĉi tiu senco estas evitinda aŭ eĉ tute erara. Ĝin esprimas scii, scipovi. En PIV2 ĝi simple malestas sub koni ‐ laŭ mi, tute prave.
En aliaj lingvoj
- La angla: know
- La belorusa: ведаць, быць знаёмым (з кімсьці, чымсьці)
- La ĉeĥa: znát, poznávat, vědět
- La ĉina: 认识
- La franca: connaitre
- La germana: kennen
- La hispana: conocer
- La hungara: ismer
- La nederlanda: kennen
- La pola: znać
- La portugala: conhecer, saber
- La rumana: cunoaşte
- La rusa: знать, быть знакомым (с кем-л., чем-л.)
- La slovaka: poznať, poznávať, vedieť