Vorto: kongrua

  1. Kongruanta.

    • elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero, kaŝis miajn bandaĝitajn manojn

    • li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo

    • kongruaj komputiloj, programoj, interfacoj

    • a. (parolante pri du reeloj x kaj y, laŭ la reela modulo μ) Tiaj, ke ilia diferenco estas entjera opo de μ; simb. x ≡ y [μ].

      • 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9

      • la kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la rilato de kongrueco laŭ modulo 5 estas korpo

    • b. (parolante pri du geometriaj figuroj) Egalaj.

      • kongruaj trianguloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: compatible
    • La ĉeĥa: kompatibilní, kongruentní, shodný, slučitelná
    • La franca: congru, adéquat, approprié, compatible (inf.), convenable (approprié), pertinent (approprié)
    • La germana: kompatibel
    • La hispana: congruente, compatible
    • La kataluna: congru, adequat, adient, apropriat, escaient
    • La pola: zgodny, pasujący, pokrywający się, kompatybilny
    • La rusa: совместимый
    • La slovaka: zhodný, zlučiteľný
        • a. La angla: congruent (modulo N)
        •     La franca: congru (modulo N)
        •     La germana: kongruent (modulo N)
        •     La kataluna: còngrua (modulo N), congruent (modulo N)
        •     La pola: przystający (modulo N), kongruentny (modulo N)
        •     La rusa: сравнимый (по модулю N)
        • b. La pola: (figura) przystająca
        •     La rusa: конгруэнтный