Vorto: konfuzi
-
(transitiva) Kunigi kaj miksi, tiel ke oni ne plu distingu diferencojn; malordigi, kompliki.
la Mozo kaj la Rejno konfuzas siajn akvojn
eble la varmego konfuzas viajn pensojn
konfuzi la vidon de iu
liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, tamen ne frenezon montras
li estis konfuzita en la homamaso inter la plebanoj
la subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj
konfuzi (malklarigi) la demandon
-
(transitiva) Intermiksi du aŭ plurajn personojn aŭ objektojn, kiuj havas ian similon; maldistingi.
tiuj samformaj vortoj havas tre malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni iam ilin reciproke konfuzos
ili similas tiel, ke oni konfuzas ilin
en la mallumo ĉiujn objektojn oni konfuzas facile
-
(transitiva) Hontigi aŭ senaplombigi iun, perdigi al iu memcertecon per malkovro de lia kulpo.
konfuzi krimulon per siaj demandoj
-
(transitiva) Maltrankviligi, konsterneti iun per neatendita trafo; senaplombigi, sendecidigi, perpleksigi.
konfuzi la kapojn
tiuj unutagaj projektoj de internacia lingvo konfuzas la publikon
tio ĉi ne devos nin konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo
pensinte pri la malfacila afero kaj skuinte konfuzite la kapon
mi preĝis al vi en mia konfuziĝo
ŝiaj viglaj okuloj montris konfuzitecon
En aliaj lingvoj
- La angla: confuse
- La ĉeĥa: mást, poplést, vyvést z konceptu
- La franca: confondre
- La germana: verwirren, durcheinanderbringen
- La hispana: confundir
- La hungara: összekuszál, összekever
- La nederlanda: in de war brengen, verwarren
- La pola: bałamucić, mącić, mieszać, pokrzyżować, zakłócać, zaplątać, zawstydzać, zdezorientować
- La portugala: confundir, perturbar, embaraçar, desconcertar, pôr em desordem, atrapalhar, turvar, enlear, embrulhar, alterar, atarantar, afobar
- La rumana: stârni confuzie
- La rusa: смешать, спутать
- La slovaka: popliesť, zmiasť
- La germana: verwechseln, durcheinanderwerfen
- La hungara: összetéveszt valakivel
- La rusa: спутать, перепутать
- La germana: aus dem Konzept bringen, durcheinanderbringen
- La hungara: összezavar
- La rusa: смутить, привести в замешательство, сконфузить
- La germana: verrückt machen, verstören
- La hungara: megzavar
- La rusa: смутить, привести в замешательство, сконфузить