Vorto: konfitaĵo
-
Frandaĵo, konsistanta el fruktoj, pecigitaj aŭ ne, kuiritaj kun rafinita aŭ kristaligita sukero, kaj konservitaj en la siropo, kiun ilia suko faris kun la fandita sukero.
brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro
Rimarko: Ne konfuzu kun la marmelado, kiu estas fruktokaĉo, la ĵeleo, kiu estas koagulita fruktosuko, kaj la kompoto, kiu konsistas el fruktoj mallonge kuiritaj kaj malmulte sukeritaj.
En aliaj lingvoj
- La angla: preserve, jam
- La belorusa: сочыва, варэньне, канфіцюр
- La franca: confiserie (nourriture), fruit confit
- La germana: Marmelade
- La hispana: confite
- La hungara: befőtt
- La nederlanda: confituur, gekonfijte vruchten
- La pola: dżem, konfitura
- La rumana: gem
- La rusa: варенье, конфитюр