Vorto: konfidi
-
a. Transdoni al ties prizorgo kun plena fido, ke li plenumos la taskon honeste, kompetente.
la juna sinjorino konfidis al la edzo la administradon de la havo, kiun ŝi ricevis kaj ricevos de la patro
vi la gajnon de la veto konfidis ne al tute ĝusta mano
konfidi komision al iu
Mi ne estis administranto de la havo konfidita al mi
ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis
ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?
mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi
konfidi al iu regadon de provinco
konfidi semojn al la tero
b. Sciigi kun plena fido pri ties diskreteco.
konfidi al iu sian malĝojon, siajn timojn, esperojn, projektojn
ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon
mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi
konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita
-
Plene certi pri la honesteco, la kapablo de iu, la valoro de io.
senlime konfidi al iu
kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras
konfidu, sed vidu
oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate
mi konfidas al via kavalireco
kiam ili komencos prezenti raportojn, ne tro konfidu al la papiruso, sed mem kontrolu tion aŭ alion
ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo
ili tro konfidas al sia potenco
konfidi al la promesoj de iu
konfidi al tio, kion la praktiko montras
Rimarko: La nuanco inter ĉi tiu senco kaj «fidi» estas malgranda. Aplikate al persono, «konfidi» precipe koncernas ties moralan valoron.
En aliaj lingvoj
- La angla: entrust
- La belorusa: давяраць, даверыць
- La ĉeĥa: důvěřovat, svěřit (někomu něco)
- La hispana: confiar
- La pola: powierzać, zawierzać
- La portugala: confiar, ter confiança em, crer, fiar-se de, contar com
- La slovaka: dôverovať, zveriť (niekomu)
- a. La franca: confier (qc ou qn à qn), remettre (qc à qn en confiance)
- La germana: anvertrauen
- La hungara: rábíz
- La nederlanda: toevertrouwen
- La rusa: доверить (что-л. кому-л.)
- b. La franca: confier (un secret), avouer (confidentiellement), dire (confidentiellement), dévoiler (confidentiellement), révéler (confidentiellement)
- La hungara: megoszt (pl. titkot)
- La nederlanda: toevertrouwen
- La rusa: доверить (что-л. кому-л.)
- La franca: avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en) (faire confiance à), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur)
- La germana: vertrauen
- La hungara: (meg)bízik (vmiben)
- La nederlanda: vertrouwen
- La pola: ufać
- La rusa: доверять (кому-л.)