Vorto: konekti

  1. (transitiva) Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto kaj tiel plu.).

    • li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo

    • ĉi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito

    • la paciento estas konektita al artefarita reno

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: злучаць, падключаць
    • La franca: connecter, brancher, raccorder
    • La germana: koppeln, kuppeln, verbinden
    • La hispana: conectar
    • La hungara: csatlakoztat, összekapcsol (villamosan)
    • La nederlanda: verbinden
    • La pola: łączyć, stykać
    • La portugala: conectar, ligar
    • La rumana: conecta, legătură, uni
    • La rusa: соединять, подключать