Vorto: konduki
-
(transitiva) Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo.
la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj
konduki iun al la fenestro, al urbdomo, en la teatron
rabemulo forlogas sian proksimulon kaj kondukas lin sur vojo malbona
konduki infanon per la mano
konduki blindulon, vizitantojn
konduki ĉevalon per la brido
konduki aŭtomobilon, maŝinon
en broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo
mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo
Rimarko: Direkti kaj konduki povas esti indiferente uzataj pri veturiloj kaj pri gravaj aferoj (entreprenoj kaj tiel plu). Sed pri vivuloj ekzistas tia diferenco, ke la kondukanto akompanas, la direktanto ne. Inter direkti aŭ konduki kaj gvidi, la diferenco estas, ke la direktanto aŭ kondukanto estras, dum la gvidanto nur helpas. Fine gvidi supozas, ke la gvidato ne konas la ĝustan vojon, kiun konas nur la gvidanto.
-
(transitiva) Ebligi al io aŭ iu iradon al iu loko.
mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo
kanalo kondukas la akvon en la lagon
aleo da arboj kondukas al la domo
pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon
la arbaro kondukis al la maro
lia metio kondukas lin en multajn diversajn mediojn
peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
-
(transitiva) Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato.
jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj!
konduki la landon al pereo, aferon al sukceso
Sizifan laboron alkonduki al feliĉa fino
-
(transitiva) Ebligi al iu alvenon al nova stato.
diboĉado kondukas al malsano
espero kaj pacienco kondukas al potenco
tro da libero kondukas al mizero
tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis al ia rezultato
eĉ plej granda malbono al bono kondukas
tro grandaj kalkuloj kondukas al nulo
mensogo malproksimen ne kondukas
-
(transitiva) Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon.
konduki maŝinon, veturilon, la popolojn, la homojn
la plimulto el la virinoj lasas sin konduki de sia koro
konduki armeon, regimenton, ĥoron
konduki militon
konduki la batalon
konduki entreprenon, firmon, proceson
lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo
profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke trapenetris eĉ unu vorteto
konduki rezonadon
prudente konduki aferon
mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj elspezoj
konduki la dancojn
-
(transitiva) (elektron, varmon, elektromagnetan ondon) Esti trairebla de ĝi.
la metaloj bone kondukas elektron
oni sternis tri elektrajn kablojn de Tianshengqiao-hidroelektrejo en la limregiono de Yunnan, Guizhou kaj Guangxi por konduki elektron al Guangdong
estas ekstreme bona materio por konduki varmon
Rimarko: Ĉi tiu senco sufiĉe facile kaj tre internacie deriviĝas de senco , ja la koncernaj substancoj ebligas trairadon de la koncerna energiformo kaj iasence agas por ĝi kiel agas kanaloj por fluidaĵoj. Tial ne aspektas tre utila la paronimo kondukt aperanta ĉi-sence en , kaj enkondukita jam pli frue en.
En aliaj lingvoj
- La angla: to lead, conduct
- La ĉeĥa: vést, vodit, řídit
- La franca: conduire (faire aller avec soi), acheminer, amener, guider (faire aller avec soi), mener (faire aller avec soi)
- La germana: leiten, geleiten, führen
- La hispana: conducir (hacer ir con uno mismo), manejar, guiar (hacer ir consigo), llevar (hacer ir con uno mismo)
- La hungara: vezet
- La nederlanda: begeleiden, besturen
- La pola: odprowadzać, prowadzić, wodzić, zawieść
- La portugala: conduzir, levar, guiar
- La rumana: conduce
- La rusa: вести, привести, приводить
- La slovaka: riadiť, viesť, vodiť
- La angla: to lead, conduct
- La franca: conduire (constituer un passage), mener (constituer un passage)
- La germana: leiten, führen
- La hispana: conducir (hacer un camino), guiar (hacer un camino)
- La nederlanda: leiden
- La angla: to bring
- La franca: conduire (à un état, à un acte), acculer (à un état, à un acte), entraîner (vers un état, à un acte), pousser (vers un état, à un acte), réduire (à un état, à un acte)
- La germana: leiten
- La hispana: conducir (a un estado, a una acción), llevar (a un estado, a una acción)
- La nederlanda: leiden
- La angla: to lead
- La franca: conduire (aboutir à), aboutir (à un résultat), mener (aboutir à), déboucher (aboutir à)
- La germana: führen
- La hispana: llevar (a un resultado)
- La nederlanda: leiden
- La angla: to run, control, lead, guide, conduct, handle
- La franca: conduire (diriger), administrer, commander, diriger, gérer, gouverner, guider (diriger), manager, manœuvrer (diriger), mener (diriger), piloter (diriger), régir
- La germana: steuern, lenken
- La hispana: conducir (dirigir), administrar, gestionar, dirigir, gobernar, guiar, manejar (dirigir), pilotar (dirigir), regir
- La nederlanda: leiden
- La angla: to conduct
- La franca: conduire (phys.), être conducteur (de)
- La hispana: conducir (fís.), ser conductor (de)