Vorto: kondiĉo
-
Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io.
la unueco estas la ĉefa kondiĉo de nia sukceso
fari el io la unuan kondiĉon de io
la kondiĉoj de bona regado
plenumi la kondiĉojn postulatajn por konkursi
la kondiĉoj de problemo
-
Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de kontrakto.
diskuti la kondiĉojn de afero, de kapitulaco
trudi, suferi severajn kondiĉojn
meti siajn kondiĉojn al io
meti la kondiĉon, ke...u
-
Ekstera cirkonstanco, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiu dependas lia aŭ ĝia stato.
la ekonomiaj kondiĉoj ludas grandan rolon en la sociaj rilatoj
esti en bonaj, malbonaj kondiĉoj por labori, verki, instruiĝi
vegetaĵo metita al favoraj kondiĉoj de temperaturo
la vivkondiĉoj multe pliboniĝis
-
En programlingvoj, bulea esprimo je kies valoro dependas (ne)plenumo de iuj agoj, precipe en seo kaj iteracio.
En aliaj lingvoj
- La angla: terms
- La belorusa: умова, перадумова
- La ĉeĥa: podmínka
- La franca: condition (ce qui conditionne), hypothèse, préalable (subst.), prérequis
- La germana: Bedingung
- La hispana: condición
- La hungara: előfeltétel
- La nederlanda: voorwaarde
- La pola: warunek
- La portugala: condição, cláusula
- La rumana: condiție
- La rusa: условие
- La belorusa: умова
- La franca: condition (clause à respecter), clause, convention, modalité, disposition, stipulation
- La hungara: feltétel
- La belorusa: умова
- La franca: condition (circonstance), circonstance, climat (circonstance), contexte
- La germana: Umstand
- La hungara: körülmény