Vorto: koncilio

  1. Supera eklezia kunveno, por solvi demandojn pri dogmo kaj disciplino.

    • la Trenta Koncilio (1546)

    • loka, ekumena koncilio

    • Rimarko: La PIV-oj difinas konciliojn kiel episkopajn kunvenojn, kio ne por ĉiuj konfesioj estas vera: en la antikvaj koncilioj la laikojn reprezentis la imperiestro, simile en la rusa ortodoksa eklezio parto da lokoj en la superaj lokaj koncilioj estas rezervata al la presbiteroj kaj laikoj (kontraste la malpli gravaj «ĉefpastraj koncilioj», kiujn partoprenas nur la episkopoj, ĉefepiskopoj, metropolitoj kaj la patriarko).

En aliaj lingvoj

    • La angla: council
    • La belorusa: сабор (царкоўны сход)
    • La ĉeĥa: koncil, koncilium
    • La franca: concile
    • La germana: Konzil
    • La greka: σύνοδος
    • La hispana: concilio
    • La hungara: zsinat
    • La itala: concilio
    • La kataluna: concili
    • La nederlanda: concilie
    • La pola: koncylium, sobór
    • La portugala: concílio
    • La rumana: consiliu
    • La rusa: церковный собор (съезд)
    • La slovaka: koncil, snem