Vorto: konato

  1. Persono, kun kiu oni havas rilatojn.

    • li estas mia malnova konato

    • ili serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj

    • li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ li komencos sian someran vojaĝon

    • tra la tuta strato konatoj kapsalutis nin el la fenestroj

    • malnova konato

    • proksima konato

    • bona konato

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: знаёмы (наз.)
    • La ĉeĥa: známý člověk
    • La franca: connaissance (personne)
    • La germana: Bekannter, Bekannte
    • La hispana: conocido
    • La hungara: ismerős
    • La nederlanda: kennis, bekende
    • La pola: znajomy
    • La rumana: prieten
    • La rusa: знакомый (сущ.)
    • La slovaka: známy človek