Vorto: komunikejo
-
Loko, en kiu komunikiĝas homoj.
membroj de nia «Unueco» estos en la ĉefa stacidomo en la granda komunikejo sub la horloĝo (ĉefa enirejo) pretaj por akcepto kaj por informoj
«La Ondo de Esperanto» funkcias kiel pli grava sendependa komunikejo kaj diskutejo
-
Trairejo, per kiu komunikiĝas du lokoj.
unu el la tri misiloj falis sur la komunikejon inter la ambasadora rezidejo kaj ambasadoreja domo
En aliaj lingvoj
- La franca: lieu de communication, hall
- La hispana: sitio de reuniones, sala
- La nederlanda: verbindingspunt
- La franca: communication (passage entre lieux qui communiquent), passage (de communication)
- La germana: Durchgang, Koppelstelle, Verbindungsstelle
- La hispana: pasaje
- La nederlanda: doorgang
- La pola: komunikacja
- La rumana: comunicare
- La rusa: путь сообщения, коммуникация