Vorto: komuna

  1. Samtempe uzata de pluraj, apartenanta al pluraj, en kiu pluraj partoprenas.

    • komuna amiko, ĉambro, necesejo, letero, tero

    • komuna kunveno, laboro, vespermanĝo

    • komuna celo

    • komuna fundamento

    • enkonduko de komuna lingvo

    • komuna rida krio

    • profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado

    • uzi la komunan prepozicion «je»

    • malfeliĉo komuna estas malpli premanta

    • pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento ol kun malpacema edzino en komuna domo

    • tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo

    • sciencaj kongresoj havas nenion komunan kun la politiko

    • ni volas havi nenion komunan kun tiu homo

    • punkto komuna al du rektaj linioj

    • komuna silabo

  2. Rilata al la plejmulto de homoj.

    • komuna ideo, opinio

    • komuna lingvo

    • komuna leĝo

    • la komuna saĝo

    • la komuna atento

    • fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto

    • enkondukita en komunan uzadon

    • la kaŭzoj de la kronika kataro estas: komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj malbona aero

    • Rimarko: De la ideo «dividata de la plejmulto», «observebla ĉe la plejmulto», la senco facile glitas al «kutima», «ordinara», sed se mankas rekta apogo de iu plejmulto, oni prefere uzu alian vorton. Ekz-e estas konsilinde ne diri komuna delikto (prefere: ofta, kutima), komuna vorto (prefere: komune uzata, komune dirata, komunuza), komuna ĝentilaĵo (prefere: banala, kutima), reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo (prefere: kutimaj, ĝeneralaj), komuna kreskaĵo, familia nomo (prefere: ofte trovebla, ofta, abunda)...

En aliaj lingvoj

    • La angla: common
    • La ĉeĥa: kolektivní, komunní, obecný, společenský, společný
    • La franca: commun (collectif), à plusieurs, collectif, en commun, en partage, général (collectif), partagé (à plusieurs), public (collectif)
    • La germana: gemeinsam
    • La hispana: común
    • La nederlanda: gemeenschappelijk
    • La pola: wspólny
    • La portugala: comum
    • La rusa: общий
    • La slovaka: pospolitý, spoločný
    • La sveda: gemensam
    • Latino: communis
    • Tokipono: kulupu
    • La franca: commun (usuel), courant (commun), fréquent, général (usuel), habituel (courant), ordinaire (usuel), répandu (usuel), usuel
    • La germana: allgemein
    • La hispana: común, popular
    • La itala: comune
    • La nederlanda: algemeen
    • La pola: ogólny