Vorto: komputilo
-
Maŝino por komputi.
miaj parencoj scias, ke mi okupiĝas kaj profesie kaj hobie kun komputiloj
komputilon oni havigis al li, li povas sendi kaj ricevi retpoŝton kaj li planas verki libron
uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo
Rimarko: Oni uzas tiun vorton kaj parolante pri la «nuda maŝino» (la aparataro), kaj pri iel «vestita» komputa sistemo.
Rimarko: Ĉi tiun aparaton oni iam nomis komputero, aŭ komputoro, kaj la sama fonto tiam donis al «komputilo» la sencon de nombrilo. Ĝi akorde difinis «komputi», kiel nombri.
Rimarko: Jen unu el la plej malnovaj uzoj de la vorto (1967): Nomojn oni jam nuntempe produktas per komputiloj, kiuj sisteme fabrikas lingve eblajn literkombinaĵojn, kies efikojn sur la homa menso oni poste studas kaj taksas.
En aliaj lingvoj
- La angla: computer
- La belorusa: кампутар
- La bulgara: компютър
- La ĉeĥa: počítač
- La ĉina: 计算机 [jì suàn jī]
- La franca: ordinateur, calculateur (ordinateur), calculatrice (ordinateur)
- La germana: Rechner, Computer, Elektronengehirn [arkaika]
- La hispana: ordenador, computador, computadora
- La hungara: számítógép, komputer
- La indonezia: komputer
- La nederlanda: computer
- La pola: komputer
- La portugala: computador
- La rumana: calculator, calculatorul
- La rusa: ЭВМ, компьютер
- La slovaka: počítač
- La slovena: računalnik
- La sveda: dator
- La turka: bilgisayar