Vorto: kompleto
-
Vestokompleto.
li surhavis belan kompleton el blua drapo
ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj
li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto, kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj
juna sinjoro, elegante vestita en sobre griza kompleto
la kompleto kaj la kravato de la deputito (uniformo portata de pluraj samaĝaj junaj viroj en la ĉambroj) subite memorigis min pri atestantoj de Jehovo
mi posedas unusolan kompleton, malhelkoloran, kiun mi elŝrankigas nupto- aŭ funebro-kiale
-
Io kompleta.
kompleto da mebloj
sin prezenti en plena kompleto
unika ŝaka kompleto (kun ĉiuj ŝakfiguroj!) el eburo
estas du politikaj principoj, kiuj povas funkcii nur en kompleto: la principo de demokratia pluralismo kaj la principo de jura ŝtato
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: agregát, celek, komplet, sada, sbírka, soubor, soustrojí, výstroj
- La franca: complet (costume)
- La germana: Kleider, Anzug
- La hispana: traje (chaqueta y pantalón)
- La nederlanda: complet, pak, volledig stel
- La pola: komplet, kostium, garnitur
- La rusa: комплект
- La slovaka: komplet, sada, súbor
- La franca: assortiment (d'objets assortis), batterie (d'objets assortis), ensemble (d'objets assortis), jeu (d'objets assortis), lot (d'objets assortis), set (de table)
- La germana: Satz, Ganzes
- La hispana: juego (con todos los accesorios), conjunto (todas las partes necesarias), lote (de accesorios)
- La pola: komplet, garnitur