Vorto: kompleta
-
En kiu mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi.
kompleta teleraro, traduko, kolekto, vortaro
vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon
ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston
la ĉi-antaŭa teksto ne estas kompleta
ni ja ĉiuj estas unu tutaĵo, ni estas kompleta dekduo
-
a. (parolante pri metrika spaco) Tia, ke ĉiuj ĝiaj koŝiaj vicoj konverĝas en ĝi.
b. (parolante pri latiso) Tia, ke ajna subaro de ĝi (ne nur duelementa) akceptas infimon kaj supremon.
c. (parolante pri grafeo) Tia, ke du ajnaj verticoj de ĝi ĉiam estas najbaraj.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: celkový, celý, kompletní, úplný
- La franca: complet (adj.), absolu (ironiquement), achevé, consommé (ironiquement), entier (adj.), intégral, parfait (ironiquement), pur (ironiquement), plein, rempli, total (ironiquement)
- La germana: vollständig
- La hispana: completo
- La nederlanda: compleet, volledig
- La pola: kompletny, zupełny, całkowity
- La portugala: completo, inteiro, perfeito, pleno
- La rusa: целый, полный
- La slovaka: celý, ucelený
- Tokipono: ale, ali
- a. La angla: complete (space)
- La franca: (espace) complet
- La germana: vollständig (-er Raum)
- La hispana: completo (espacio métrico)
- La pola: (przestrzeń) zupełna
- La rusa: полное (пространство)
- b. La angla: complete (lattice)
- La franca: (treillis) complet
- La germana: vollständig (-er Verband)
- La hispana: retículo (álgebra)
- La pola: (krata) zupełna
- La rusa: полная (структура)
- c. La angla: complete (graph)
- La franca: (graphe) complet
- La germana: vollständig (-er Graph)
- La hispana: completo (grafo)
- La pola: (graf) pełny
- La rusa: полный (граф)