Vorto: kompanio
-
Kuniĝo da personoj kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon.
firmo X kaj K°
fari kompanion kun iu
-
Tiu komerca aŭ industria afero mem.
fervoja kompanio
asekura kompanio
supernaciaj kompanioj
telefona kompanio
transportkompanio
opinio-sondada kompanio
-
Kunestado, stato de iu akompanata.
vi volas kompanion ― iru en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo
en kompanio eĉ morto faciliĝas
neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala
kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio!
tute ne estas agrable havi kompanion kun vi!
-
Akompanantaro.
neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio
tie kunvenis gaja kompanio
la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika
-
En la orienta Eŭropo, mezepoke ― grupo da viroj (kelkcent, malpli ol milo) dungiĝintaj por servi princon en milito, administrado de la princujo kaj de la persona bieno de la princo.
Svetoslavo iris al li kun sia filo Olgo kaj la malgranda kompanio
En aliaj lingvoj
- La angla: company
- La belorusa: кампанія
- La ĉeĥa: sdružení, spolek, společnost
- La franca: compagnie (association de gérants)
- La germana: Gesellschaft
- La hebrea: חברה
- La hispana: compañía
- La hungara: század
- La itala: compagnia, società
- La nederlanda: maatschappij, vennootschap
- La pola: ekipa, kompania, spółka
- La portugala: companhia
- La rumana: companie
- La rusa: компания, общество
- La slovaka: družina, spolok, združenie
- La franca: compagnie (société)
- La germana: Gesellschaft
- La hungara: gazdasági társaság
- La itala: compagnia, società
- La nederlanda: maatschappij, vennootschap
- La rusa: компания, общество
- La franca: compagnie (présence de personnes), société (compagnie de personnes)
- La germana: Begleitung
- La hungara: társaság, kompánia
- La itala: compagnia
- La nederlanda: gezelschap
- La rusa: компания, общество
- La franca: compagnie (entourage), assemblée (assistance), assistance (assemblée), entourage, escorte, suite (personnes qui accompagnent)
- La hungara: társaság, kíséret
- La itala: compagnia
- La rusa: компания, общество
- La greka: συνοδία, ἑταίροι
- La itala: compagnia
- La rusa: дружина
- Latineca nomo: comitatus
- La franca: compagnie (unité militaire)
- La germana: Rotte
- La itala: compagnia