Vorto: kompakta
-
Tiom densa, ke ĝi plene okupas sian volumenon, sen kavoj aŭ poroj aŭ truoj kaj tiel plu.
kompakta amaso, grundo
kompakta histo de osto
kompakta teksturo
kompakta nubo
Rimarko: Influate de la angla, iuj uzas la vorton kompakta en la senco miniatura; la plej ofta ekzemplo estas la termino kompakta disko. Tio ne estas rekomendinda, kaj sentante la barbarecon de tiu paŭsaĵo multaj preferas formojn «k-disko» aŭ «codo», aŭ imitas alian modelon: lumdisko.
-
a. (parolante pri topologia spaco) Apartiga kaj kvazaŭkompakta.
b. (parolante pri subaro A de metrika spaco E) Tia, ke rilate ĉiun vicon en A ekzistas almenaŭ unu adhera punkto en A.
ĉiu kompakta subaro de metrika spaco estas fermita kaj barita
la kompaktaj subaroj de finidimensia normohava spaco estas ĝiaj fermitaj kaj baritaj subaroj
ĉiu finia subaro de metrika spaco estas kompakta
En aliaj lingvoj
- La angla: compact, dense, closely-pressed together
- La belorusa: кампактны, сьціслы, шчыльны
- La franca: compact, dense, épais (dense), lourd (dense), massif (adj., dense), serré (dense), tassé (dense)
- La germana: festgefügt, dicht, kompakt, gepackt
- La nederlanda: compact
- La pola: szczelny, ścisły, zbity, zwarty
- La rumana: strâmt, exact, compact
- La rusa: компактный, плотный, сжатый
- a. La angla: compact (space)
- La franca: (espace) compact
- La germana: kompakt (-er Raum)
- La pola: (przestrzeń) zwarta
- La rusa: компактное (пространство)
- b. La angla: compact (set)
- La franca: (ensemble) compact
- La germana: kompakt (-e Menge)
- La pola: (zbiór) zwarty
- La rusa: компактное (множество)