Vorto: komodo
-
Meblo, atinganta alton de la kokso aŭ brusto, kaj konsistanta el tirkestoj, metitaj unu super alia, por konservi tolaĵon, galanteriojn kaj ceterajn.
unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita
la murojn garnis, sur unu flanko, larĝa komodo, ornamcele ŝarĝita per vazoj kaj statuetoj
super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro
-
Komodo (insulo)
En aliaj lingvoj
- La angla: commode (furniture), chest of drawers
- La belorusa: камода
- La bulgara: скрин
- La ĉeĥa: komoda, prádelník
- La franca: commode (meuble)
- La germana: Kommode, Schubladenkasten
- La kataluna: calaixera
- La nederlanda: commode, ladenkast
- La pola: komoda
- La portugala: cômoda
- La rumana: comodă
- La rusa: комод
- La slovaka: bielizník