Vorto: komo
-
Interpunkcia signo (,) indikanta, ke oni devas apartigi partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia, intermetante tre mallongan paŭzon.
ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la majusklon
Rimarko: Komon oni uzas: 1°) post vortoj de alparolo: Dio, helpu min!; 2°) antaŭ kaj post apozicio: Parizo, la urbo de la lumo, estis malluma; 3°) por apartigi samspecajn frazelementojn ne ligitajn per konjunkcio: Petro, Paŭlo kaj Karlo estas amikoj; 4°) post antaŭmetitaj particip-adverboj: Trovinte pomon, mi ĝin manĝis; 5°) post adjektivaj predikativoj antaŭmetitaj: plenplena de homoj, la salono havis sufokan aeron; 6°) antaŭ postmetitaj particip-adjektivoj, kiam ili havas plurajn komplementojn; se ili estas intermetitaj, oni metas ilin inter du komojn: la kastelon, forbruligitan de la turkoj, oni rekonstruis; 7°) inter plurajn frazelementojn starantajn inter la subjekto kaj la predikato: fine, mia amiko, ne sen grandaj malfacilaĵoj, finis sian taskon; 8°) inter kunorditaj propozicioj: mi vokis lin, sed li ne venis; 9°) por apartigi suborditajn propoziciojn disde la ĉefpropozicio: mi vidis, ke li venas; min ĝenas la bruo, kiun vi faras; 10°) en la matematiko, por apartigi la entjerojn disde la decimalaj frakcioj: 3,14 (tri komo unu kvar).
En aliaj lingvoj
- La angla: comma
- La belorusa: коска
- La ĉeĥa: čárka
- La franca: virgule
- La germana: Komma, Beistrich
- La kataluna: coma
- La nederlanda: komma
- La pola: przecinek
- La portugala: vírgula
- La rusa: запятая
- La slovaka: čiarka