Vorto: komenti
-
(transitiva) Fari rimarkon, noton, atentigon, kritikon pri io.
komenti la ĵusan parlamentan elekton
ĉirkaŭe zumis la homamaso, komentante la senprecedencan okazaĵon
-
(transitiva) Provizi ies verkon je notoj por klarigi aŭ kompletigi ĝian enhavon.
la tekston kompostis, enpaĝigis kaj komentis A. Korĵenkov
glosaro... prezentas vortojn eksplikatajn aŭ iel komentatajn post iu verko, negrave ĉu post artikolo, eseo aŭ romano
-
komentarii
En aliaj lingvoj
- La angla: comment on
- La belorusa: вытлумачваць, камэнтаваць, камэнтараваць
- La franca: commenter, faire le commentaire (de), annoter
- La germana: kommentieren
- La hispana: comentar
- La hungara: kommentál, megjegyzéseket fűz hozzá
- La kataluna: comentar
- La nederlanda: toelichten
- La pola: komentować, opatrywać adnotacjami, opatrywać przypisami
- La portugala: comentar
- La rumana: comentariu
- La rusa: комментировать
- La germana: kommentieren
- La hungara: megjegyzésekkel lát el
- La kataluna: escoliar