Vorto: kolzo
-
Variaĵo de napo (Brassica napus var. napus), kies semoj donas sengustan oleon.
kolzo estas la dujara formo de oleonapo , la tuta planto estas manĝebla, la florojn aldonu krude al salato aŭ al pano, la semo uzeblas kiel mustardo, eblas ankaŭ kuiri la junajn burĝonojn en oleo aŭ friti kiel benjeto, el la semoj oni produktas kolzoleon kaj kanolon
en Brazilo ekzemple jam de jardekoj aŭtoj uzas alkoholaĵon el sukerkano, en malpli varma Eŭropo oni precipe prenas ĝin el kolzo, kaj en aliaj landoj el maizo
aliaj landoj, precipe Usono mem, Brazilo, Argentino kaj Ĉinio ne nur toleras, sed favoras kultivadon de la Monsanto-maizo ankaŭ aliaj genteknike manipulitaj plantoj estas jam delonge amase uzataj, ekzemple sojofaboj kaj kolzo
kiu zorgeme studas la efikojn de benzino el kolzo, palmoleo aŭ sukerkano, rapide devas konkludi, ke biobenzino tute ne estas ekologia
En aliaj lingvoj
- La angla: colza, winter rape
- La belorusa: рапс, кольза
- La bulgara: рапица
- La ĉeĥa: řepka olejka
- La franca: colza
- La germana: Raps
- La hungara: repce
- La kataluna: colza
- La nederlanda: koolzaad
- La persa: کُلزا
- La pola: rzepak
- La portugala: colza
- La rumana: rapiță
- La rusa: рапс, кольза
- La slovaka: repka olejná
- La ukraina: рапс, кольза