Vorto: koloro

  1. Aparta impreso farita sur la okulo de lumradio per la spektro de ĝiaj ondolongoj (inter 380 kaj 760 nm).

    • la sep koloroj de la ĉielarko

    • ruĝeta koloro

    • flavruĝa koloro

    • la ŝtono havas koloron blanka-bluan

    • blanko, grizo kaj nigro estas neŭtralaj koloroj

    • kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas

    • sento de feliĉeco, kiu montras al ili ĉion kun la plej agrablaj koloroj

    • bela desegno kaj belegaj koloroj

    • brilaj koloroj

    • la pala koloro de la vizaĝo

    • haroj de nedifinita koloro

    • la ruso havis ĉevalon de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran ĉevalon

  2. Difinita koloro rolanta kiel konvencia signo.

    • a. Kolora simbolo de iu homgrupo, teamo.

      • sektoj el ĉiuj koloroj

      • administrantoj estas enpostenigitaj laŭ politika koloro , kaj ne laŭ kapabloj

    • b. Ĉiu el la du grupoj de la ludkartaj emblemoj, la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo).

  3. (figure) Sensebla ecaro, pro kiu io distingiĝas kaj rekoneblas.

    • la iom laca koloro de lia vizaĝo

    • neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj

    • a. Stilo.

      • la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo tre kuriozan koloron

      • senkolora oficiala parolo

    • b. None

En aliaj lingvoj

    • La angla: color
    • La bretona: liv
    • La bulgara: цвят
    • La ĉeĥa: barva, instrukce pro nastavení barevného výstupu
    • La franca: couleur, coloris, teinte (coloris), ton (coloris)
    • La germana: Farbe
    • La hispana: color
    • La indonezia: warna
    • La kataluna: color
    • La nederlanda: kleur
    • La pola: kolor, barwa
    • La portugala: cor, colorido, timbre (de voz)
    • La rusa: цвет
    • La slovaka: farebný odtieň
    • La sveda: färg
    • La turka: renk
    • Tokipono: kule
        • a. La kataluna: color (ex: escala de color, al pòquer)
        •     La pola: kolor
        •     La rusa: цвет
        • a. La kataluna: forma, estil, expressió
        •     La pola: koloryt
        •     La rusa: колорит
        • b. La kataluna: timbre
        •     La pola: barwa głosu
        •     La rusa: окраска