Vorto: kolono

  1. Granda rekta, dika objekto solida, eventuale flueca aŭ gasa.

    • kolono de akvo, de hidrargo

    • nuba kolono

    • fajra kolono

    • lumanta kolono da polvo

    • kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron

    • a. Vertikala peco el ligno, ŝtono, fero aŭ alia substanco, ĝenerale finiĝanta per kapitelo, kaj servanta kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵo.

      • cilindra, kvarangula, dorika, korinta, ionia kolono

      • lanterna kolono

      • la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj

      • tiuj familioj estis la solida kolono de nia vilaĝa komunumo

    • b. Monumento, konsistanta el izolita kolono el marmoro, bronzo kaj tiel plu.

      • la Trajana kolono

      • la Herkulaj kolonoj

      • sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo

      • meze en la salono estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo

      • lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo

    • c. Staplo.

      • kolono da libroj, da fromaĝoj

  2. Kolumno.

    • en tiuj du kolonoj , kiuj finiĝas per «a» kaj «o», la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj

  3. Trupoj laŭlonge ordigitaj dum marŝado.

    • en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio

    • la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon

  4. Monunuo de Kostariko kaj, kune kun la usona dolaro, de Salvadoro.

    • Rimarko: Fundamente kolono estas dika fosto subtenanta konstruaĵon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: column
    • La ĉeĥa: colon, kolon, tračník
    • La franca: colonne (arch., mil.), file, pilier, pile (tas)
    • La germana: Säule
    • La hungara: oszlop
    • La itala: colonna
    • La nederlanda: zuil
    • La pola: słup
    • La rusa: столб
    • La slovaka: kolónka, stĺpec
    • La sveda: pelare
        • a. La angla: column, pillar
        •     La germana: Säule
        •     La hispana: columna, pilar
        •     La hungara: oszlop
        •     La nederlanda: zuil
        •     La pola: kolumna
        •     La rusa: колонна, столб, столп
        •     La sveda: kolonn, pelare
        • b. La angla: pillar
        •     La germana: Säule
        •     La hungara: emlékoszlop
        •     La nederlanda: zuil
        •     La pola: kolumna, stela
        •     La rusa: колонна, столб, столп
        •     La sveda: kolonn, pelare
        • c. La angla: stack
        •     La germana: Stapel
        •     La hungara: rakás, oszlop
        •     La itala: pila (colonna di oggetti)
        •     La nederlanda: stapel
        •     La pola: stos
        •     La rusa: стопка, колонка, столбик
        •     La sveda: stapel
    • La angla: column
    • La germana: Spalte
    • La hungara: hasáb
    • La nederlanda: kolom
    • La pola: kolumna
    • La rusa: колонка (в газете, книге), столбец
    • La sveda: spalt, kolumn
    • La angla: column, file
    • La germana: Kolonne, Kolonne, Marschsäule
    • La hungara: menetoszlop
    • La nederlanda: colonne
    • La pola: kolumna (wojskowa, marszowa)
    • La portugala: coluna, pilar, pilha
    • La rusa: колонна (военный строй)
    • La sveda: kolonn
    • La angla: colón
    • La ĉeĥa: colon, kolon, tračník
    • La franca: colón (monnaie)
    • La hispana: colón
    • La indonezia: colon
    • La nederlanda: colón (munt)
    • La pola: colón (1 colón kostarykański = 100 centavos)
    • La portugala: colom, colón
    • La slovaka: kolónka, stĺpec