Vorto: kolonio
-
Teritorio, loĝata kaj administrata de elmigrintoj en fremda lando aŭ neokupita regiono; pli vaste: tereno, sur kiun oni instalis specifan loĝantaron.
Marsejlo estis greka kolonio
kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo
venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj
ĉiuj identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj: tio estas la laboristaj kolonioj
-
Lando, administrata kaj ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj.
la transmaraj kolonioj de Germanujo akiris sendependecon
la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor
ĝenerale la koloniaj laboristoj estas ja pli ekspluatataj ol la laboristoj el la metropolo
-
Aro da samnacianoj loĝantaj eksterlande en sama urbo aŭ regiono.
la germana kolonio en Parizo
la pola kolonio en Usono
-
Grupo de vivaĵoj, plejofte samspeciaj, dense kunvivantaj en unu loko.
kolonio de formikoj
la apartaj kolonioj de monedoj estas komunumoj de fermita tipo, kies membroj konas unu la alian
En aliaj lingvoj
- La angla: colony
- La belorusa: калёнія
- La bulgara: колония
- La ĉeĥa: država, kolonie, osada
- La franca: colonie (de peuplement)
- La germana: Kolonie
- La hispana: colonia
- La nederlanda: kolonie
- La pola: kolonia
- La portugala: colônia
- La rusa: колония
- La slovaka: kolónia, osada
- La franca: colonie (territoire occupé)
- La portugala: colônia, domínio, possessão
- La franca: communauté (d'une nation dans une autre), colonie (groupe d'immigrés de même nationalité)
- La portugala: colônia, comunidade