Vorto: kolombo

  1. Genro el familio kolombedoj (Columba), birdo kun gorĝopoŝo el kiu estas komence nutrataj la idoj.

    • kolombo estas birdo

    • la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro

    • mi donos al vi kaĝon kun kolomboj ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... ĝi alportos al mi novaĵojn de vi

    • la kolomboj, ĝi diris, estas eĉ grandaj, blankaj kaj briletantaj kiel perlamoto sed ili estas dikaj kaj malsaĝaj

    • kropo de kolombo

    • la arbaraj kolomboj diris: kurre, kurre!

    • la arbaraj kolomboj kveris

    • packolombo

    • la blanka kolombo de senkulpeco flugetadis super la ĉefaltaro

En aliaj lingvoj

    • La angla: dove
    • La belorusa: голуб
    • La bulgara: гълъб
    • La ĉeĥa: holub, holub k.a.
    • La franca: colombe, pigeon
    • La germana: Taube
    • La hungara: galamb
    • La indonezia: dara, merpati
    • La nederlanda: duif
    • La persa: کبوتر
    • La pola: gołąb
    • La portugala: pombo, pomba
    • La rusa: голубь k.a.
    • La slovaka: holub