Vorto: kolo
-
Parto de la korpo kuniganta la kapon kun la trunko.
havi gracian, ĝirafan kolon
ĵeti sin sur la kolon de iu
mi metis braceletojn sur viajn manojn kaj kolĉenon sur vian kolon
mizero piedojn sanigas, kolon elastigas
riski sian kolon
kolrompa laboro
-
Longa mallarĝa kolforma parto de objekto.
kolo de botelo, retorto, veziko
kolo de la femurosto
markolo
terkolo
montkolo
-
Kolsimila parto de korda muzikilo, la loko de la fingrotabulo.
En aliaj lingvoj
- La angla: neck
- La bulgara: врат, шия
- La ĉeĥa: hrdlo, krk
- La franca: cou
- La germana: Hals
- La hebrea: צוואר
- La hispana: cuello
- La hungara: nyak
- La indonezia: leher
- La nederlanda: hals, nek
- La pola: szyja
- La portugala: pescoço
- La rumana: gât, col
- La rusa: шея
- La slovaka: hrdlo, krk
- La sveda: hals
- La turka: boyun
- La franca: col (d'un objet)
- La germana: Hals, Enge, Engpass, Engstelle
- La nederlanda: hals
- La pola: szyjka
- La rusa: гриф (муз.)