Vorto: kolimbo
-
Tradicia nomo por naĝbirdoj, ampleksanta laŭ Lineo la grebojn kaj nunajn gaviojn. Tamen post de 1925 oni trovis, ke ambaŭ grupoj ne parencas.
nur sola kolimbo, balanciĝante sur ondetoj, estis rigardanta al mi per la nigra okulo, pensante, eble, ke mi kaptis fiŝon
En aliaj lingvoj
- La angla: diver, loon
- La belorusa: гагара
- La ĉeĥa: potáplice, potápka
- La franca: plongeon (oiseau)
- La germana: Seetaucher
- La hungara: búvár(madár)
- La nederlanda: zeeduiker
- La pola: nur
- La portugala: colimbídeo, colimbo
- La rusa: гагара
- La slovaka: potápka