Vorto: kolekti
-
(transitiva) Venigi plurajn personojn en unu saman lokon por ia komuna celo.
kolekti siajn amikojn ĉirkaŭ si
kolektu al mi miajn fidelulojn
ŝi embuskas kiel rabisto kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn
ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno
la kokino kolektas siajn idojn sub siaj flugiloj
kolekti trupojn, armeon, lernantojn, kongreson, konsilantaron
tiu societo kolektas la inteligentularon
du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj
-
(transitiva) Kunmeti apartajn objektojn por komuna destino; arigi disaĵojn.
kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas
kolekti trezorojn, flugfoliojn, librojn, pentraĵojn, poŝtmarkojn, citaĵojn, sentencojn
la dense kolektitaj tegmentoj
la fabeloj estis efektive kolektitaj de fratoj Grimm kaj diktitaj de kamparaj rakontantoj
kiu kolektis la venton en siajn mankavojn?
kolekti sciigojn, informojn, spertojn
kolekti siajn pensojn
kolekti sian kuraĝon
kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato
a. Levi de tero kaj kunigi por forporti kun si.
kolekti pecetojn de rompita vazo
kolekti pajlon
kolekti lignon, mortintajn branĉojn por hejtado
la formiko kolektas dum la rikolto sian manĝon
kolekti mortintojn sur batalkampo
b. Ŝiri de la trunko kaj kunigi por forporti kun si.
(ŝir)kolekti florojn
(ŝir)kolekti vinberojn
kolekti pomojn, la grenon
kolektado de fruktoj
c. Depostuli aŭ peti de privatuloj monon.
kolekti impostojn
kolekti monon
En aliaj lingvoj
- La angla: collect
- La ĉeĥa: jímat, sbírat, shromažďovat, vybírat
- La franca: assembler, cueillir, collecter, collectionner, ramasser, rassembler, réunir, regrouper
- La germana: sammeln, versammeln, um sich scharen
- La hispana: reunir
- La hungara: gyűjt, begyűjt, beszed, összegyűjt, összeszed
- La nederlanda: verzamelen, bijeenbrengen
- La pola: gromadzić, nazbierać, zbierać
- La rumana: colecta, înghesui
- La rusa: собирать, собрать
- La slovaka: nazbierať, zbierať
- La germana: sammeln, zusammenbringen, auflesen
- La hispana: agrupar
- La nederlanda: verzamelen, bijeenbrengen
- a. La germana: aufsammeln, zusammenlesen
- La hispana: reunir, recoger
- La nederlanda: verzamelen, oprapen, sprokkelen
- b. La germana: (Blumen) pflücken, (Gras) rupfen, einsammeln (Früchte), stechen (Spargel), ausgrabenh (Kartoffeln), einbringen Getreideernte), lesen (Wein)
- La hispana: recolectar
- La nederlanda: oogsten, plukken
- c. La germana: sammeln, einziehen, erheben, eintreiben
- La hispana: recaudar
- La nederlanda: innen