Vorto: kolego
-
Ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj.
kuracisto tre ŝatata de siaj kolegoj
viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistoj
-
Ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj.
li estas mia kolego en la Akademio
kiaj kolegoj, tiaj kutimoj
ne estas piediranto kolego al rajdanto
-
Tiu, kiu studas aŭ laboras kune kun aliaj; kunlernanto, kunpenanto.
kolego de vojo, de universitato
nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos
li estis la kolego de mia tuta vivo
En aliaj lingvoj
- La angla: colleague
- La belorusa: калега
- La ĉeĥa: druh, kamarád, kolega
- La franca: collègue
- La germana: Kollege
- La nederlanda: collega
- La pola: kolega
- La rumana: amic, coleg, prieten
- La rusa: коллега
- La slovaka: druh, kamarát, kolega
- La angla: associate
- La nederlanda: collega
- La angla: classmate, schoolmate, comrade, coworker, co-worker
- La germana: Kommilitone, Studienkollege
- La nederlanda: medeleerling, medestudent, klasgenoot