Vorto: kolegio
-
Komunumo de samoficaj personoj.
la kolegio de la pontifikoj, de la aŭguroj, de la kardinaloj
tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj
la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta kolegio
Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al la Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj: antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008, antaŭ ol la ŝtatoj konfirmis la voĉdonan kolegion, kaj antaŭ la kunveno por akcepti la voĉdonan kolegiaron
la 25-kapa komisiona kolegio povis ekpreni sian laboron la 22an de novembro
-
Instituto aŭ fakultato.
en la jaro 1887 oni malfermis lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inĝenieroj de montolaboroj
D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj cirkonstancoj forlasi en la aĝo de 20 jaroj la kolegion kaj fariĝi Metodista predikisto
libroj elĵetitaj kiel superfluaj el universitataj bibliotekoj britaj kaj ankoraŭ enhavantaj la stampojn de prestiĝaj institucioj, ekzemple kolegioj de la Universitato de Oksfordo
post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn
-
Mezlernejo, malpli grava ol gimnazio.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: kolegium, kolej, kolej (školní), lyceum, sbor, škola
- La hispana: colegio (grupo de personas con un mismo oficio)
- La nederlanda: college
- La pola: kolegium
- La rumana: colegiu
- La slovaka: kolégium, lýceum, zbor, škola
- La angla: college
- La belorusa: калегія, калегіюм
- La franca: collège (assemblée)
- La germana: Kollegium
- La hispana: colegio (asociación)
- La hungara: kollégium, testület
- La rusa: коллегия
- La angla: trade school
- La belorusa: коледж, калеж
- La franca: collège (ens. secondaire)
- La germana: Mittelschule
- La hispana: escuela taller, formación profesional
- La hungara: középiskola
- La rusa: колледж, коллеж