Vorto: koketa
-
Penanta plaĉi, precipe al personoj de alia sekso, per elegantaj vestoj kaj logaj manieroj; ornamama kaj flirtema.
koketa maljunulino
ŝi ŝajnigas sin kokete naiva
kokete rideti
koketeco
Rimarko: galanteco aperas precipe en agoj kaj konduto, koketeco en vestoj kaj gestoj. Galanteco estas aktiva; koketeco pasiva: tial galanta karakterizas pli ofte la virojn, koketa la virinojn.
-
Rimarkinda pro loga eleganteco.
koketa antaŭtuko, vesto, meblaro, hejmo
la urbo havas koketan aspekton
En aliaj lingvoj
- La angla: coquettish
- La belorusa: какетлівы
- La ĉeĥa: koketní, laškový, vábivý
- La franca: coquet, cosy, élégant, mignon
- La germana: kokett, gefallsüchtig
- La hispana: coqueta
- La hungara: kacér, kokett, tetszelgő
- La nederlanda: koket
- La pola: bałamutny, kokieteryjny, zalotny
- La rumana: cochet, jucăuș, flirtat
- La rusa: кокетливый
- La slovaka: koketný
- La germana: kokett
- La hungara: vonzó, tetszetős