Vorto: kojpo

  1. Iom granda ronĝulo el Sudameriko, kiu fosas en bordoj de riveroj kaj lagoj; sola specio el genro miokastoro kaj el familio miokastoredoj (Myocastor coypus).

    • la kojpo originas de suda Ameriko kaj estis enkondukita en Eŭropon en la 19-a jarcento por sia felo

En aliaj lingvoj

    • La angla: coypu
    • La ĉeĥa: nutrie
    • La franca: ragondin
    • La germana: Biberratte
    • La pola: nutria
    • La rumana: nutrie
    • La slovaka: nutria