Vorto: kodoprezento
-
Maniero plukodi datumon, koditan per iu kodo, uzante alian kodon, konvenan por datumtransmeto aŭ alia celo. Rezulte la datumo estas kodita per kompono de kodoj.
por transmeti aŭ konservi tekstojn koditajn en Unikodo oni plej ofte uzas la kodoprezenton UTF-8
jen kiel aspektas «Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde» en la 64-uma kodoprezento: RcSlb8WdYW7EnW8gxIlpdcS1YcWtZGU=
la egalsigna askiigo estas do per-askia kodoprezento de 8-bitaj kodoj
Rimarko: Oni nepre ne diru «kodigo» tiusence, ĉar tia naiva paŭsado de la angla termino ne donas la bezonatan sencon en Esperanto...
En aliaj lingvoj
- La angla: encoding
- La ĉeĥa: zakódování
- La franca: codage (manière de coder), encodage (manière de coder)
- La hispana: codificación
- La hungara: kódolás(mód)
- La nederlanda: codering
- La pola: reprezentacja kodowa, kodowanie
- La rusa: кодировка
- La slovaka: zakódovanie