Vorto: kodo
-
Sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn.
internacia marista signalkodo
krei specon de kodo, kiun nur ili ambaŭ povis kompreni
en 1998 estis deĉifrita la gena kodo de tuberkulozaj mikobakterioj
QR-kodo estas du-dimensia kodo origine uzata en la japana aŭtomobilindustrio
sepbita kodo
klarigas, kio estas signokodoj, Askio, kodpaĝoj kaj donas praktikajn konsilojn, kiel uzi Unikodon
Rimarko: La vorto «kodo» estas uzata kaj por la koda sistemo, kaj por la kodita mesaĝo aŭ programo, kaj por apartaj elementoj de la koda sistemo («la kodo de litero» kaj tiel plu); iam tio estas ĝena, kaj imitante la anglan iuj diras «kodigo» por la kodosistemo; tio estas evitinda, ĉar «kodigo» havas alian sencon.
-
Grupo da signoj, identiganta ion laŭ iu kodo.
komizoj portos porteblajn skanilojn por legi strikodon, kiuj poste interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo
strekkodo
International Standard Book Number ISBN-kodo de libro
UEA-kodo de samideano
serurkodo
enmeti rajtigan kodon, kiun oni ricevas per karto antaŭe aĉetita
iom post iom la subskribon anstataŭas persona kodo
el la plurcentoj da artefaritaj planlingvoj nur kvin havas duliteran kodon en la internacia ISO-normaro
-
Programo en maŝina lingvo.
libere havebla fontkodo eble malpli frape interesas neprogramistajn uzantojn
-
kodo (kodekso)
-
Kodekso, kolekto da leĝoj.
civila kodo
komerca kodo
kriminala kodo
la nombro de strat-akcidentoj kreskis, ĉar multaj taksi-biciklistoj ne konas la trafikan kodon
veturkodo
la bulvarda klaĉ-gazetaro lezadis la tiel nomatan redaktoran kodon
laŭ la nuna kodo por la imperiestra familio nur viroj per la vira deveno rajtas heredi la kronon
oni komprenas sub terorismo gravajn agadojn de krima karaktero, precize difinitajn laŭ la kriminalaj kodoj de unuopaj ŝtatoj
la skandalon estigis juristo, interpretante tro libere la kriman kodon
japanaj virinoj kun profesio postulas, ke la civila kodo agnosku la retenon de ilia fraŭlina nomo
-
kodo (signaro)
En aliaj lingvoj
- La angla: code
- La franca: code (système de signes), alphabet (système de signes), codage (manière de coder), encodage (manière de coder)
- La germana: System, Alphabet, Kode, Code
- La hispana: código (sistema de signos), alfabeto (sistema de signos), codificación (manera de codificar)
- La nederlanda: code
- La pola: kod, kodowanie
- La portugala: código
- La rusa: код, кодировка
- La franca: code (signes d'identification), identifiant
- La germana: Kennung, Geheimtext, Kode, Code
- La hispana: código (señal de identificación), identificación
- La nederlanda: code
- La pola: kod, identyfikator, numer
- La rusa: код
- La franca: code (programme)
- La germana: Text, Kode, Code
- La hispana: código fuente (programa)
- La nederlanda: code
- La pola: kod programu
- La rusa: код
- La franca: code (droit)
- La germana: Kodex, Gesetzbuch
- La hispana: código (de derecho)
- La hungara: kód, kódszám, jelkódex, törvénykönyv, szabálygyűjtemény
- La nederlanda: wetboek (ontr.)
- La pola: kodeks
- La rusa: кодекс