Vorto: kodi

  1. (transitiva) Prezenti per kodo.

    • kodita mesaĝo

    • askie kodita ĉeno

    • kodado

    • niaj genoj, koditaj per blokoj da DNA sin trovas ene de ĉiu ĉelo de nia korpo

    • oni volas disponigi kaj skanaĵon, bitbildon de la presita paĝo, kiu estas fidinda kopio de la originalo, kaj tekston konsistantan el koditaj signoj, kiu taŭgas almenaŭ por serĉado, eĉ se ĝi enhavas multajn erarojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: code, encode
    • La franca: coder, encoder
    • La germana: kodieren, verschlüsseln
    • La hispana: codificar
    • La hungara: kódol
    • La nederlanda: coderen
    • La pola: kodować, zakodowywać
    • La rusa: кодировать