Vorto: kluso
-
Ĉiu el la faŭkoj ĉe l' vando de ŝipo, tra kiu pasas kabloj kaj ĉenoj.
la ĉeno de la ankro trairas la ankrokluson
ĉe grandaj ŝipoj klusoj ofte estas ekipitaj per ruloj aŭ pulioj por protekti la kablojn kaj la ŝipvandon
En aliaj lingvoj
- La angla: hawse hole, hawse pipe
- La belorusa: клюз
- La ĉeĥa: kluz
- La franca: écubier
- La germana: Klüse
- La nederlanda: kluisgat
- La pola: kluza
- La rusa: клюз
- La slovaka: provný otvor (pre kotevnú reťaz)