Vorto: kloŝo

  1. Objekto kun duongloba supro kaj pli larĝa malsupro, ordinare kava.

    • la jasmenaj floroj malfermis siajn blankajn kloŝojn

    • a. Ujo sonorilforma, ĝenerale vitra, por kovri kaj ŝirmi delikatan objekton: vegetaĵon, manĝaĵon, horloĝon....

      • ŝi bone atentis, ke buteroj kaj fromaĝoj troviĝu sub siaj respektivaj kloŝoj

    • b. Pli larĝa, sonoron ellasanta ekstremo de pluraj blovinstrumentoj.

En aliaj lingvoj

    • La franca: cloche (couvercle), clochette (fleur), pavillon (d'instrument de musique)
    • La germana: Glocke
    • La nederlanda: stolp
    • La pola: klosz
    • La rumana: abajur
    • La rusa: колпак, покрышка, колокол
        • a. La angla: cloche, bell jar