Vorto: kliko

  1. Eta grupaĉo de homoj, kiuj intrigas por malhelpi al aliaj kaj, ofte, bruas pri si por altiri ĉies atenton.

    • regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj

    • serboj ne plu fidis al propagando kaj vanaj promesoj de Miloseviĉ kaj de lia kliko

    • militaj konfliktoj, interna malstabileco, anarkio aŭ pro regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj

    • britoj ne plu toleros regadon de riĉa, aroganta, indiferenta politika kliko en Londono

    • Rimarko: Kliko estas ankaŭ intermetilo de dentrado.

  2. (de grafeo) Kompleta subgrafeo de ĝi.

  3. Malgranda dentforma intermetilo, servanta ĉu por haltigi la movon de dentrado, ĉu por ebligi ĝian turniĝon nur en unu direkton.

    • ĝia nomo venas de la onomatopeo klik (bruo de etaj metalaj pecoj interfrapantaj), oni trovas klikojn en tre multeaj maŝinoj, iloj, ludiloj... ekzemple, en horloĝo aŭ mekanika ludilo, kliko lasas turni akson kiam oni streĉas risorton (turnigante butonon, ŝlosilon), sed blokas kiam oni ĉesas turni

    • Rimarko: Kliko oni nomas ankaŭ grupaĉon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: clique, coterie, set
    • La belorusa: кліка, хаўрус
    • La ĉeĥa: západka, zástrčka
    • La franca: clique, coterie
    • La germana: Klüngel
    • La nederlanda: troep, bende
    • La pola: klika
    • La rusa: клика
    • La slovaka: západka, zástrčka, závora
    • La angla: clique
    • La franca: clique (d'un graphe)
    • La germana: Clique, Sippe
    • La pola: klika (grafu)
    • La rusa: клика
    • La angla: ratchet, (safety) catch, click, pawl
    • La ĉeĥa: západka, zástrčka
    • La franca: cliquet
    • La germana: Klinke
    • La nederlanda: pal (z.nw.)
    • La pola: zapadka
    • La rusa: собачка, стопор, защёлка
    • La slovaka: západka, zástrčka, závora