Vorto: klera

  1. Kapabla pro instruiteco kaj kulturo juĝi klare kaj rekte.

    • ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn

    • granda socia problemo, eble granda maljustaĵo aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo

    • al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata

En aliaj lingvoj

    • La angla: educated, cultured, enlightened, learned, well informed
    • La belorusa: адукаваны, пісьменны
    • La ĉeĥa: osvícený, vzdělaný
    • La franca: cultivé (ayant de la culture), éclairé (cultivé), instruit (cultivé), lettré (adj.), savant (adj.)
    • La germana: gebildet, gelehrt, aufgeklärt
    • La hispana: culto, instruido
    • La hungara: művelt, képzett, kulturált
    • La japana: 学識のある [がくしきのある], 教養ある [きょうようある]
    • La nederlanda: ontwikkeld, geleerd, knap
    • La pola: światły, wykształcony, oświecony
    • La rumana: cultivat, iluminat, educat
    • La rusa: образованный, просвещённый
    • La slovaka: osvietený, vzdelaný