Vorto: klavo
-
Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas por funkciigi muzikan instrumenton aŭ alian aparaton.
klavo de piano, de tajpilo
ne trafi la ĝustan klavon
muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj
oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon
Marta ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la nokturnon
per klavopremo eblas transigi grandajn monsumojn en sekundero de unu al alia mondoparto
sufiĉus unu aŭ du pliaj klavoj, similaj al tiuj jam ekzistantaj ĉe la teleregiloj de dvd-legiloj
reĝimŝanĝaj klavoj
En aliaj lingvoj
- La angla: key, button
- La belorusa: клявіша
- La bulgara: клавиш
- La ĉeĥa: klávesa, tlačítko
- La franca: touche (de clavier)
- La germana: Taste
- La hispana: tecla
- La hungara: billentyű
- La nederlanda: toets
- La pola: klawisz
- La rumana: clapă
- La rusa: клавиша
- La slovaka: kláves
- La sveda: tangent (på klaviatur eller tangentbord)
- La turka: tuş