Vorto: klavaro
-
Unu aŭ pluraj vicoj da klavoj de instrumento aŭ aparato.
klavaro de orgeno
ŝi forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro
a. La plej komuna speco de enigilo komputila, kies formo imitas la tajpilan klavaron.
esperantigo de komputila klavaro
interago per klavaro kaj muso
reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon
oni uzas la qwertz-klavaron
En aliaj lingvoj
- La angla: keyboard
- La belorusa: клявіятура
- La bulgara: клавиатура
- La ĉeĥa: klávesnice
- La franca: clavier
- La germana: Tastatur
- La hispana: teclado
- La hungara: billentyűzet, manuál
- La nederlanda: klavier, toetsenbord
- La pola: klawiatura
- La rumana: tastatură
- La rusa: клавиатура
- La slovaka: klávesnica
- La sveda: tangentbord, klaviatur
- La turka: klavye
- a. La hungara: billentyűzet, klaviatúra