Vorto: klaso
-
Aro da personoj aŭ objektoj similaj laŭ rango, kvalito aŭ naturo.
tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj
tiuj varoj formas apartan klason
tiujn ĉi multegajn «dialektojn» oni povus laŭ la «Orient-Azia Blojdo» dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn: la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Ŝanĥaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina
unuaklasa inĝeniero, vagono
a. Parto de popolo havanta samajn civilajn, politikajn, ekonomiajn kondiĉojn.
la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo
la reganta, la meza, la laborista klaso
la klasbatalo
videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco
bonklasa
tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo, de alta deveno
b. Aro el ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas iun gradon de studkurso.
la altaj, malaltaj klasoj
ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan
la instruisto pri religio skribis al li admonon pro maldeca konduto en la klaslibron
c. Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
geosmino estas miksaĵo produktata de pluraj klasoj da mikroboj: ĝi estiĝas je la morto de kelke da bakterioj
Reptilioj estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn
-
Parto pli luksa aŭ malpli luksa de veturilo, por kies uzo oni pagas malsame ol por aliaj partoj.
du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso
«sed, mi posedas bileton por la unua klaso,» mi diris
-
Kurso.
fari siajn klasikajn klasojn
En aliaj lingvoj
- La angla: class
- La belorusa: кляс
- La ĉeĥa: classis, klasa, třída, třída
- La franca: classe, catégorie, espèce, condition (sociale), cours, milieu (social), niveau, rang, standing
- La germana: Klasse
- La hungara: osztály
- La nederlanda: klasse
- La pola: klasa, gromada
- La rumana: clasă
- La rusa: класс
- La slovaka: klasa, trieda
- a. La nederlanda: klasse
- b. La nederlanda: klas
- c. La nederlanda: klasse
- La nederlanda: klas