Vorto: klara

  1. Malkonfuza, pura; tra kiu oni povas distinge vidi.

    • klara akvo, rivero, vino, lumo

    • trankvilaj kaj klaraj okuloj

    • el klara ĉielo tondro ekbatis

  2. Ne obtuza, malraŭka; sonanta distingeble por la orelo.

    • klara voĉo

  3. Facile komprenebla; distingebla por la spirito.

    • klara stilo, spirito, esprimo, penso

    • ne tute klaraj instinktoj

    • neklara demando

    • konservu klarecon de la kapo

    • havi klarecon pri io

    • Rimarko: PV asertas, ke «klara ne povas kvalifiki personon». Tio estas ne tute ĝusta ‐ almenaŭ ja ekzistas la esprimo «klara kapo», kiu karakterizas personon: vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan; Ivano konstatis,... ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: clear
    • La belorusa: ясны
    • La ĉeĥa: jasný, průhledný, srozumitelný, zřetelný, čirý
    • La franca: clair, compréhensible, intelligible, limpide, net
    • La germana: klar
    • La hebrea: ברור
    • La hispana: claro
    • La hungara: tiszta, világos, derült
    • La kataluna: clar
    • La nederlanda: klaar (helder)
    • La okcitana: clar
    • La pola: klarowny, czysty, wyraźny
    • La rumana: clar, limpede
    • La rusa: ясный, чёткий, отчётливый
    • La slovaka: jasný, zreteľný, číry
    • La sveda: klar
    • La hispana: preciso, puro
    • La hungara: csengő
    • La kataluna: precís, pur
    • La nederlanda: helder
    • La pola: czysty, wyraźny
    • La hispana: sencillo, obvio
    • La hungara: világos, szabatos, érthető
    • La kataluna: senzill, obvi
    • La nederlanda: duidelijk
    • La pola: jasny, zrozumiały, wyraźny