Vorto: klano
-
Grupo de individuoj, kiuj konsideras sin kiel parencoj unu al aliaj, sed kiuj rekonas ekskluzive tiun parencecon per tio, ke ili havas saman totemon.
la virinaj adeptoj estas rekrutataj en la klano al kiu apartenas la dio
-
Grupaĉo de intrigantoj, apartiĝema partieto.
en Latvio ekzistas certaj klanoj, kie entreprenoj estas kunligitaj kun la politiko
-
En Skotlando kaj Irlando, grupo de familioj kun komuna prapatro, komunaj kiltkoloroj kaj tiel plu..
kiu diable deziras edzinigi iun el la klano Campbell?
En aliaj lingvoj
- La angla: clan
- La ĉeĥa: klan, politická klika, rod
- La franca: clan
- La germana: Sippe, Clan
- La hispana: clan
- La hungara: klán, nemzetség
- La kataluna: clan
- La nederlanda: stam (clan)
- La pola: klan
- La rumana: clan
- La rusa: клан
- La slovaka: kmeň; stranícka skupina intrigánov, rod
- La belorusa: клан
- La germana: Klüngel, Sippschaft
- La hungara: klán, érdekszövetség
- La nederlanda: kliek
- La pola: klan
- La angla: clan
- La nederlanda: clan
- La pola: klan