Vorto: klaki

  1. (netransitiva) Brui per seka mallonga sono pro rapida kruda movo de io kontraŭ io.

    • li klakis malpacience per la fingroj

    • klaki per la lango

    • klakas vipo, vangofrapo, dentoj, pordo, beko de cikonio, ekpafo, bato, pluvo (sur vitroj), moneroj (sur metalplato)

    • je certaj horoj estis malfacile aŭdi super la klakoj, sibloj kaj muĝoj de la maŝinaro

    • tondroklakegoj

  2. (netransitiva) Sendi signalon al komputilo per tujsekvaj premo kaj relaso de musa butono aŭ klavo (kutime akompanataj de mallaŭta klaketo).

    • klaki sur ligilo por elekti TTT-paĝon

    • Rimarko: La transitiva formo estas alklaki.

En aliaj lingvoj

    • La angla: chatter (dentoj), crack (glacio, fingroj, vipo), flap (flugiloj), slap (frapo sur ies vangon, kastorvosto sur akvon), smack (per la lipoj)
    • La belorusa: шчоўкаць, ляскаць, бразгаць, ляпаць
    • La ĉeĥa: cvakat, klapat, louskat, luskat, plesknout, plácat, práskat, tleskat
    • La franca: claquer (intr., produire un claquement), crever (intr., faire un bruit sec), péter (intr., faire un bruit sec)
    • La germana: klappern [i.a. dentoj], schnipsen [fingroj], knallen [vipo], flattern [flugiloj], klatschen [manoj, frapo sur ies vangon], schmatzen [lipoj], schnalzen [lango], klicken [mekanika ilo]
    • La hispana: hacer clak (un ruido brusco)
    • La hungara: kattan, csattan, csetten, durran, koppan
    • La nederlanda: knallen (v.zweep), kraken, klappertanden
    • La pola: klaskać, kliknąć, stukać, trzaskać
    • La rumana: aplauda, bate
    • La rusa: щёлкать, хлопать
    • La slovaka: cvakať, drkotať, klepotať
    • La angla: click
    • La belorusa: шчоўкнуць
    • La franca: cliquer (intr., info.)
    • La germana: klicken
    • La hispana: clic
    • La hungara: kattint, klikkel
    • La itala: cliccare
    • La nederlanda: klikken (muis v.computer)
    • La rusa: щёлкнуть